Esperantic Studies Foundation (ESF) ĝojas anonci la nomumon de doktorino Ghuzal Badamshina (esperantlingva nom-literumo: “Guzal Badamŝina”) al sia Konsilantaro. Doktorino Badamshina alportos al la Fonduso siajn elstarajn sciojn kaj entuziasmon en la kampoj de kulturo – artoj kaj beletroj, muziko kaj interkulturaj dialogoj. <br>
En siaj fruaj jaroj Ghuzal Badamshina diplomiĝis de la Samarkanda Arta Kolegio kaj de la Ŝtata Konservatorio (Almato), kie ŝia tezo analizis literaturajn meritojn kaj metodojn en muzikologio de la dudeka jarcento; ŝi daŭrigis ĉi tiujn esplorojn en la Moskva Ŝtata Konservatorio. Ghuzal doktoriĝis en la Universitato de York (Britio, 1996), kie ŝia esploro pristudis nuntempajn praktikojn kaj verkstilojn de arta historio kaj kritiko. <br>
La multaj esplor-interesoj kaj oficaj postenoj de doktorino Badamshina etendiĝas de la metodologio de nuntempaj kritikaj studoj al sciencoj, esplorado kaj disvolvado, alregistara konsilado, ebligo de inter-organizaj partnerecoj ktp. Dum la lastaj tridek jaroj, Ghuzal ĝuis daŭran diverskadran instruadon – ĉu kiel privata trejnisto, aŭ kiel vizitanta profesoro en mult-disciplinaj akademiaj fakultatoj (Universitato de Vaŝingtonio, Seattle). Ŝi estas aŭtoro de pluraj publikigitaj verkoj en muzik-teorio, historio kaj estetiko, kaj ankaŭ esplor-sciencisto kun pli ol jardek-longa kariero (en la plej granda kontrakta esplorinstituto de la mondo, Battelle). Aplikante sian krean energion en multaj sci-kampoj, doktorino Badamshina ankaŭ estas rekonata kiel talenta tradukisto de literaturaj verkoj (poezio kaj prozo) kaj de divers-sciencaj esplortekstoj. En sia akademia laboro por mult-instituciaj sciencaj programoj kun Federaciaj Laboratorioj de Usono, kun eksterlandaj registaraj agentejoj kaj kun eksterlandaj organizaĵoj, ŝi kontribuis grandan kvanton de tradukoj de esencaj internaciaj dokumentoj. <br>
Ŝia persona kaj publika engaĝiĝo kun kritikstudoj de artoj kaj beletroj kaj ŝia pasio pri edukado restis fortaj kaj dum ŝiaj fruaj jaroj en Eŭrazio, kaj dum ŝia doktorgrada studado en Britio. Elektinte Usonon por sia hejmlando ekde la mezaj 1990-aj jaroj, d-rino Badamshina aktivas kiel civitano, vigle subtenante kulturajn, edukajn kaj artajn instituciojn, muzeojn kaj galeriojn en Vaŝingtono. Ŝi loĝas en bela Oak Hill, norda Virginio.